[2008-10-18]
Evidente, ankaŭ bonaj esperoj povas haltiĝi sen respondo. Kaj por nun, mia energio estas aliloke, grandparte en ĵus vekiĝinta loka agado - ĉar ja estas pli amuze renkonti verajn homojn...

La e-libroj ja revenos sub tiu ĉi retejo. Rimedoj ekzistas, necesas nur trovi tempon kaj energion por fina preparado. / Janko



[2008-08-12]
Koran dankon al ĉiuj kiuj montras vian subtenon - mi estas nun en diskutoj por trovi stabilan vojon antaŭen por esperantujo.org. Mi momente ne povas multon diri, sed mi havas bonan esperon ke la rezulto estos revivigo de esperantujo.org. / Janko



[2008-08-10]
Post du mortintaj serviloj en unu monato, mi decidis ne plu havi servilojn en mia hejmo. Malfeliĉe, tio signifas ke mi ne plu havas la rimedojn vivteni la retejon esperantujo.org.

Mi devas konfesi ke miaj planoj por esperantujo.org estis multe pli grandaj ol la fina rezulto. Tamen, mi volas elkore danki al ĉiuj kontribuantoj: sen vi, vere ne estus esperantujo.org...

Janko Luin
<janko ĉe luin punkto se>