esperantujo.org
Novaĵoj Diskutoj Mia paĝo eLibrejo
Blank

Diskutoj

Salutu kiel uzanto

Uzanto:

Kodvorto:

Registru vin kiel uzanto!

Diskuto: Novaĵoj - PEN-kandidato por literatura Nobel

Legu la novaĵon

gunnargallmo
Stockholm, Svedio
2007-08-15 17:57 CET

Komentoj pri la rolo de EVA:

1. La propono kandidatigi sinjoron Baldur (tiel li nomiĝas; Ragnarsson ne estas nomo, nur indiko ke lia patro nomiĝis Ragnar) estis farita de Mauro Nervi al la ceteraj membroj de la nova estraro jam en januaro, do ne “lastatempe subite elmergiĝis”. La decido estis unuanima de la estraro, kaj la propono donita al Sveda Akademio antaŭ la tempolimo 1/2; do temas pri propono jam pri la premio de 2007.

2. Laŭ mia scio, ne venis al EVA iu propono de PEN Esperantio antaŭ tiu dato. Kiel estrarano de EVA, mi ne ankoraŭ scias kiun PEN intencas kandidatigi.

3. La propono pri akademiigo de la asocio estas ankoraŭ diskutata. Mi mem estas kontraŭ la ideo, sed estas tro malfrue diri kion oni decidos; la raportanto de la PEN evidente ne tre atente aŭskultis dum la jarkunveno de EVA en Jokohamo.

Gunnar Gällmo

gunnargallmo
Stockholm, Svedio
2007-08-15 18:09 CET

Pardonu – mi volis skribis, kompreneble, “estas tro frue diri kion oni decidos”

EdgarEgawa
San Paulo, Brazilo
2007-08-16 05:59 CET

Estas tre grava doni al Nobel komitato informo pri ekzisto de e-literaturo kaj ghia graveco interne kaj, eble, ekstere de esperantujo. Sed por ke ni eblos songhi kun ia afero, oni bezonas traduki la originala e-literaturo al la naciaj lingvoj, kaj ne nur skribadi per nia lingvo, kaj traduki el naciaj idiomoj. Se oni farus tial, eble la unua reacio de ekstera publiko estas: Ho! ekzistas esperanta literaturo?! Interesa afero! Post la konstato de richa kaj bonega literaturo, la inskribo de e-verkisto al Premio Nobel estos naturala. Portugallingvanoj atendis preskau cent jaroj por ricevi la Premion, per Jozefo Saramago. Sed Brazilo, kun Carlos Drummond de Andrade, Jorge Amado, Guimarães Rosa, eblus gajni antaue, se la brazila literatura estus pli diskonigita. La demando nun estas: kiuj estas la plej bonaj verkistoj de esperantujo, ankorau vivaj? Kia estas la nova generacio? Chu bonkvalita? Chu iu staras super la amaso? Akompanu ilin! Traduku la verkoj al nacilingvoj kaj rigardu la reagojn. Kiom bona ghi estas? Sed ne nur la novajhoj, sed ankau la klasikoj de esperanto. Kaj oferu al la grandaj libroservoj, interrete kaj loke.



Verku novan mesaĝon
 
  Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin