esperantujo.org
Novaĵoj Diskutoj Mia paĝo eLibrejo
Blank

Novaĵoj

Salutu kiel uzanto

Uzanto:

Kodvorto:

Registru vin kiel uzanto!

Por la unua fojo esperantistoj akceptitaj de la Prezidento de Malto ĉe sia Palaco.

Ekde la 4-a ĝis la 10-a de septembro 1999 okazis la 7-a Internacia Turisma Semajno en Malto. Partoprenis la ‘Semajnon’ 8 maltaj kaj 26 eksterlandaj esperantistoj el 8 landoj, inter kiuj la generala sekretario de UEA Michela Lipari kaj la akademiano Carlo Minnaja,. Krom prelegoj pri la malta historio, lingvo kaj literaturo, kaj pri la loka esperanto-movado, okazis ĉiutage ekskursoj al la plej gravaj historiaj vidindaĵoj de Malto. Dum la ‘Semajno’ la Prezidento de la Malta Respubliko Prof. Guido de Marco, akceptis la partoprenantojn ĉe sia Palaco en La Valeto. Estis la unua fojo ke esperantistoj eniris ĉi tiun palacon. Dum la renkonto, kiu daŭris 40 minutojn, s-ino Lipari salutis la prezidenton nome de UEA kaj de la partoprenantoj, kaj d-ro Carmel Mallia, prezidanto de la Malta Esperanto-Societo, informis lin pri la loka Esperanto-Societo kaj pri la 7-a Turisma Semajno. La prezidento longe parolis pri lingvoj kaj fine aŭguris al ni sukceson en nia agado, celanta kompreno inter la homaro.

John Vella-Bondin, 1999-09-13

0 komentoj
 
  Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin