esperantujo.org
Novaĵoj Diskutoj Mia paĝo eLibrejo
Blank

Novaĵoj

Salutu kiel uzanto

Uzanto:

Kodvorto:

Registru vin kiel uzanto!

Sukcesa Esperanto-kurso en agrikultura liceo de La Roche-sur-Yon

Jam post 5-taga kurso, pluraj el la 18 gestudentoj kiuj eklernis Esperanton en la agrikultura Liceo Naturo de La Roche-sur-Yon (Vendeo) deziras kontaktojn tra la mondo. Ili estas videblaj, kun foto kaj memprezento, en belegaj kaj tre interesaj TTT-paghoj kiujn prizorgis Laurent Vignaud : http://perso.wanadoo.fr/esperanto/nature.htm La tutan aferon iniciatis instruistino de tiu liceo, Christine Raiffaud. Plej gravan instrulaboron plenumis Ferdinand Vince kun helpo de Christine Raiffaud. Partoprenis ankauh Pierre Babin (gheneralajhoj, Esperanto kaj la angla…), Laurent Vignaud (JEFO : Esperantista Junularo), kaj mi mem (historia skizo, vivo de Zamenhof, movado, radiostacioj, gazetoj, ktp). Subtenon shi ricevis ankauh de Esperanto-Vendee kaj SAT-Amikaro per informoj kaj kontaktoj. Henri Masson <esperohm@club-internet.fr>?

Masson, 1999-12-03

0 komentoj
 
  Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin