esperantujo.org
Novaĵoj Diskutoj Mia paĝo eLibrejo
Blank

Novaĵoj

Salutu kiel uzanto

Uzanto:

Kodvorto:

Registru vin kiel uzanto!

La somerkursoj en la Esperanto-kursejo

La nombro de la partoprenintoj inkluzive la infanoj kaj gvidantoj al la du somerkursoj en la sveda E-kursejo en Lesjöfors, Vermlando, estas kontentigege raportis la ĉefgvidanto, Lars Forsman, kiu estas instruisto de la E-linio en Karlskoga Popolaltlernejo. Al la unua periodo de la 16a – la 21a de julio partoprenis 40 el Svedio, Norvegio, Danlando, Germanio kaj Latvio. Kelkaj de ili daŭrigis la kursojn dum la dua periodo de la 23a – is la 28a de julio. Entute partoprenis tiam 20 kursanoj. Por kelkaj eksterlandanoj la semajnkurso estis parto de ilia libertempo kaj vojaĝo tra Svedio. Do, bona ebleco kombini libertempon, naturon kaj internacia etoson.

Wim Posthuma, 2000-08-28

0 komentoj
 
  Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin