esperantujo.org
Novaĵoj Diskutoj Mia paĝo eLibrejo
Blank

Novaĵoj

Salutu kiel uzanto

Uzanto:

Kodvorto:

Registru vin kiel uzanto!

'eLibrejo' debutas per kvindeko da titoloj

Multiĝas la kvanto da elektronikaj libroj en esperanto, legeblaj sur la propra ekrano. Franko Luin iniciatis elektronikan librejon, ‘eLibrejo’, en kiu estas kolektataj tiuj titoloj kaj elŝuteblaj. Je la starto estas tie kvindeko da titoloj, de maldikaj kajeroj kun unuopaj rakontoj ĝis la kvinvoluma Biblio kun entute 2253 paĝoj. Multaj el la titoloj celas infanojn kaj gejunulojn. ‘eLibrejo’ havas la adreson http://esperanto.nu/eLibrejo/.

Franko Luin, 2000-11-13

0 komentoj
 
  Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin