esperantujo.org
Novaĵoj Diskutoj Mia paĝo eLibrejo
Blank

Novaĵoj

Salutu kiel uzanto

Uzanto:

Kodvorto:

Registru vin kiel uzanto!

Junulara Ago-Semajno de Varsovia Vento

Se vi ŝatas popularigi Eon, vidas vin organizanto de gaja kaj freneza informado, serĉas eblojn uzi vian energion semi la lingvon en la junulara medio, nepre venu al ni! Junulara klubo Varsovia Vento organizas jam la 10-an Ago-Semajnon intence realigi suprajn celojn en Zakopane, Pollando, inter 27.12-1.01. En la programo ni antaŭvidas multajn gajajn ideojn, ia. ĉstratan manifestadon, eblojn prelegi kaj prezenti Eon antaŭ junularo en lokoj de tiea lernejo, informajn kursetojn por scivolemuloj kaj kunan festadon de sukceso dum la novjara balo! Demandu pri la detaloj: viavento@poczta.onet.pl

Ireneusz Bobrzak, 2002-11-17

0 komentoj
 
  Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin