esperantujo.org
Novaĵoj Diskutoj Mia paĝo eLibrejo
Blank

Novaĵoj

Salutu kiel uzanto

Uzanto:

Kodvorto:

Registru vin kiel uzanto!

Reaperas elektronike romano tradukita de Hector Hodler

‘Paŭlo kaj Virginio’ de la franca verkisto Henri Bernardin de Saint-Pierre estas unu el la veraj klasikuloj de la romantika literaturo. Oni eklegu ĝin kun bona provizo de viŝtuketoj per kiuj sekigi la larmojn. La verko aperis jam antaŭ la franca revolucio (do en la 18-a jarcento) kaj daŭre allogas legantojn. En esperanton tradukis ĝin Hector Hodler antaŭ preskaŭ 100 jaroj. Ĝi denove legeblas, nun en elektronika eldono en eLibrejo (www.esperanto.nu/eLibrejo), iom lingve reviziita.

Franko Luin, 2002-12-13

0 komentoj
 
  Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin