NovaĵojSalutu kiel uzanto |
PEN-Mondkongreso en MeksikoLa Esperanta PEN-Centro estis hodiaŭ vokita ludi delikatan rolon en la PEN-mondkongreso, decidonta pri novaj aliĝoj. Pri unu el ili estis forta kontraŭstaro, fare de la Itala centro: temis pri la nova centro en la kosmopolita kaj landlima urbo Triesto. La esperanto-delegito, Giorgio Silfer, estis petita prezenti la kandidaton kaj klarigi ĝian kulturan unikecon. Tion li faris kun sukceso, ĉar la Asembleo tuj akceptis per plimulto. En sia alparolo (france) d-ro Silfer menciis esperanton, apud la jida kaj la roŭma, por emfazi ke niaj centroj reprezentas literaturojn, kaj ne naci-ŝtatojn.
Esperanta Civito,
2003-11-26
0 komentoj |
|
| Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin |