NovaĵojSalutu kiel uzanto |
Ni ludu kaj agu kune!Se ankoraŭ vi ne scias kie kaj kun kiu pasi la Novjaran Tempon venu partopreni ASOn (Ago-Semajnon) de Varsovia Vento-klubo, kiu okazos inter 27.12.2003 – 4.01-2004 en Zakopane – Pollando. La detalajn informojn (kaj la telefonon de la organizanto!) vi trovos ĉe http://republika.pl/viavento – ĉe la okazo krome vi ekscios, kio okazis dum IV Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko, dum Zamenhofa Semajnfino en Kaliningrado kaj dum Tago de Patrono en Lodzo (vizitu aktualaĵojn)! Venu agi kaj ludi kune kun ni. Jam aliĝis pli ol 50 personoj el 4 landoj, plejparte la junularo!
Ireneusz Bobrzak,
2003-12-19
0 komentoj |
|
| Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin |