esperantujo.org
Novaĵoj Diskutoj Mia paĝo eLibrejo
Blank

Novaĵoj

Salutu kiel uzanto

Uzanto:

Kodvorto:

Registru vin kiel uzanto!

Aperis la oka Elsendo de Varsovia Vento :)

Historio de niaj retaj radio-programoj (podkastoj) ne estas longa, sed konstante progresas. Mem spertu tion ĝuonte la novan, la okan jam programon de nia kluba redakcio, ĉe Varsovia Vento paĝaro: www.viavento.org. En la nuna aktualaĵoj de Vinilkosmo; anonco de Supernova – nova muzik-teamo de Roĝer Borĝes; PEJ-angulo; reklamo de Radio Aktiva; iom da poezio; bondeziroj; bona humuro kaj antaŭ ĉio sonraporto pri Arkones, en kiu vi aŭdos la impresojn, opiniojn, Esperanto Desperado’n, Zuza’n, JoMo’n kaj la historion de Artaj Konfrontoj voĉe de Paweł Janowczyk. Bonvenon en la rondon de niaj aŭskultantoj kaj kunlaborantoj! Nome de la venta redakcio, Irek

Ireneusz Bobrzak, 2006-10-22

0 komentoj
 
  Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin