NovaĵojSalutu kiel uzanto |
La postkongresa "Ondo"La duobla (augusto-septembro) kajero de “La Ondo de Esperanto” tradicie enhavas multajn informojn pri la Kongresa Sezono. La legantoj trovos en ghi raportojn pri la internaciaj kongresoj (UK, IJK, SAT, EEU) kaj renkontighoj (Arta Lumo, BET, NASK, REF, SALo, Somere, SPR, ChET, SET k.a.), pri landaj kongresoj (Brazilo, Hispanio, Chilio, Norvegio, Skotlando, Usono) kaj pri multaj aliaj renkontighoj, kursoj ktp – entute en la movada sekcio chi-foje estas pli ol 40 artikoloj, kiuj repruvas ke dum la Kongresa Sezonoj en Esperantujo neniam subiras la Suno. Danke al aldonaj paghoj aliaj rubrikoj plu enestas: “Tribuno” kun polemikajhoj, “Kulturo” kun novelo de Leif Nordenstorm, poemo de Agnes Miegel kaj kvar recenzoj; “Mozaiko” kun humurajhoj kaj nova konkurstasko, kaj fotoraportoj. Pli ol dudek tekstoj el la postkongresa “Ondo” estas legeblaj rete: http://www.esperanto.org/Ondo/ Chiumonata internacia magazino “La Ondo de Esperanto” jam estas abonebla kontrau 32 euroj por la tuta jaro 2008. Abono por julio-decembro 2007 kostas nur 16 eurojn. Speciala tarifo por la Orienta Europo kaj Ruslando. La elektronika abono (pdf) por la tuta jaro kostas 12 eurojn. Pliajn informojn petu ce la redakcio sezonoj@kanet.ru. |
|
| Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin |