NovaĵojSalutu kiel uzanto |
"Literatura Foiro"-228 enhave buntaOriginala literaturo en la aŭgusta numero 228 de la revuo “Literatura Foiro”. La forpasinta poeto Julius Balbin ricevas omaĝon per sia poemo pri Janis Lipke kaj per biografia artikolo de Zofia Banet Fornalowa. Márton Féjes malkovras nekonatajn paĝojn el la vivo de Julio Baghy: la siberian mozaikon konsistigas historiaj fotoj kaj faksimiloj. Mondliteraturo: Carlo Goldoni dum la jubilea jaro per la lasta (tria) akto de “La ruza vidvino”, en traduko de Perla Martinelli, kaj itinero tra la spuroj de Goldoni en Parizo per elzeviro de Giorgio Silfer. Nia Lingvo: Ilona Koutny konkludas la debaton pri la altrudo de etnolingvaj signifoj al esperantaj vortoj (ekinta en LF 220 per la artikoloj de Dimitar Haĝiev kaj Laszlo Radacsy). Interlingvistiko: okaze de la centjariĝo de la Ido-skismo, kvara parto de la studo de Claude Gacond pri la vivo kaj didaktika kontribuo de Louis de Beaufront. Recenza eseo: la parolan kulturon en nia lingvo, de Zamenhof ĝis Lapenna kaj poste, pritraktas Carlo Minnaja okaze de la apero de kompakt-diskoj kun paroladoj de Ivo Lapenna. Afriko: Marie-France Conde Rey pri la unua PEN-kongreso en la nigra kontinento, Perla Martinelli pri la literatura seminario de LF-koop en Dakaro. En la rubriko pri la Sepa Arto: “Iñárritu pri “Babel”: kino estas esperanto” de Giorgio Silfer. La revuo estas ĉefredaktata de Ljubomir Trifonĉovski kaj oficas kiel organo de la Esperanta PEN-Centro. Redakcia adreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), retadreso lofo ĉe softhome.net. La revuon posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Provekzemplero estas mendebla ĉe: CP 928, CH-2301 Ĉaŭdefono (Svislando), rete lf-koop ĉe esperantio.net. (La informo aperis unue en HeKo 339, 19 septembro 2007] |
|
| Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin |