esperantujo.org
Novaĵoj Diskutoj Mia paĝo eLibrejo
Blank

Novaĵoj

Salutu kiel uzanto

Uzanto:

Kodvorto:

Registru vin kiel uzanto!

Itala Radio

Legu pri la ĉesigo de plurlingvaj elsendoj de Itala Radio, inkluzive de Esperanto, en Libera Folio: http://www.liberafolio.org/2007/raicheso Jen alvoko tiurilata de Renato Corsetti: La Itala Radio decidis ĉesigi la radiajn dissendojn en fremdaj lingvoj per mallongaj ondoj. Tio inkluzivas Esperanton. Restas momente nur la dissendoj en la itala, angla kaj franca, kaj nenio estas klara pri eventuala daŭrigo de la dissendoj per la interreto. La italaj esperantistoj petas vin, ke vi subtenu nin per mesaĝo al:

- Vic-ministro Ricardo Franco Levi <levi_r@camera.it> - Direktoro Piero Badaloni <p.badaloni@rai.it>

Bonvolu skribi MALLONGE kaj diri, ke vi bedaŭras, ĉar vi ne plu povas informiĝi en Esperanto aŭ en aliaj naciaj lingvoj pri la itala socio kaj pri la itala kulturo. Esprimu la deziron ke la dissendoj estu daŭrigataj almenaŭ rete. Bonvolu aldoni tradukon de la mesaĝo en via nacia lingvo.

Transdonu ĉi tiun informon al via landaj kaj lokaj esperantistoj.

Dario Rodriguez, 2007-10-05

0 komentoj
 
  Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin