NovaĵojSalutu kiel uzanto |
Jaro 2007: niaj atingoj kaj fiaskoj (ekspresa enketo de "La Ondo")[Kaliningrado, Ruslando] En la decembra kajero de “La Ondo de Esperanto” komenciĝis serio de ekspres-enketoj. La unua demando celis Esperanto-eldonistojn, kiuj respondis pri eldonotaj libroj. La dua demando tekstis: “Kiujn Esperanto-eventojn en la jaro 2007 vi taksas la plej pozitivaj kaj la plej negativaj?” En la januara “Ondo” ĉi tiun demandon respondas la gvidantoj de UEA (Probal Dasgupta), SAT (Jakvo Schram), Civito (Giorgio Silfer), kaj internacie konataj movadaj kaj kulturaj aktivuloj: Renato Corsetti, Madeleine de Zilah, Slavik Ivanov, Hori Jasuo, Spomenka Štimec, Wu Guojiang. Legu la respondojn en la novaĵrubriko de la retejo de “La Ondo” / “Sezonoj”: http://esperanto.org/Ondo/index.html |
|
| Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin |