esperantujo.org
Novaĵoj Diskutoj Mia paĝo eLibrejo
Blank

Novaĵoj

Salutu kiel uzanto

Uzanto:

Kodvorto:

Registru vin kiel uzanto!

Pola Radio (i.a. pri la dokumento de Europa Konsilio)

Karaj Radioamikoj,

1) Vendrede, la 11-an de januaro nia antaŭmikrofona gasto estas Katalin Kovats. La temo de nia renkontiĝo estas la esperantigita dokumento de Konsilio de Eŭropo “Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado” jam elŝutebla legocele ĉe la adreso http://edukado.net (aperanta broŝurforme ĉe UEA). Jam en: www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2008011110153922.mp3

2) Sabate, la 12-an de januaro kadre de la sonmagazino “Esperanto ekspreso” ni denove deziras referenci al la jarfina AGO-Semajne en la pola urbo Malbark, ĉi-foje interparolante kun Edward Kozyra la ĉeforganizanto de tiu aranĝo. Aparte menciinda estas ĝia vasta eĥo en la polaj loka medio kaj amaskomunikilo. Antaŭ la sonmagazino ni invitas al la urbo BRODNICA, en la norda Pollando.

3) Dimanĉe, kiel ĉiam, la “Leterkesto” donas al ni la okazon danke konfirmi la korespondajn reagojn venintajn al nia podkasta E-Redakcio de Pola Radio kaj reagi je la enestantaj en ili opinioj kaj proponoj. Ni ĉiam legas ilin tre atente kaj estas dankemaj pro viglaj reagoj.

Vi povas aŭskulti nin vizitante la paĝon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml

Anticipan dankon pro laŭvicaj reagoj kaj respondoj: esperanto (ĉe) polskieradio.pl

Kun koraj salutoj,

Esperanto Redakcio de Pola Radio

Dario Rodriguez, 2008-01-11

0 komentoj
 
  Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin