esperantujo.org
Novaĵoj Diskutoj Mia paĝo eLibrejo
Blank

Novaĵoj

Salutu kiel uzanto

Uzanto:

Kodvorto:

Registru vin kiel uzanto!

Eŭropa PEN-konferenco en 2009

La planita por la somero de ĉi tiu jaro Eŭropa PEN-konferenco estas prokrastita al 2009, laŭ decido de la loka organizanto, por ke ĝi koincidu kun la Zamenhofa kaj Literatura Jubileo. La aranĝo, antaŭvidita en la mezo de julio 2009 en Ĉaŭdefono, estos pli enfokusigita al la esperanta literaturo kaj ne traktos prioritate la perspektivojn de PEN Internacia. La laborlingvoj estos du: esperanto kaj la franca, sed eblos interveni ankaŭ en aliaj lingvoj, tamen la dokumentoj estos disponeblaj nur en esperanto kaj la franca.

[laŭ HeKo 345, 16 januaro 2008]

Redakcio de revuo Literatura Foiro, 2008-01-17

0 komentoj
 
  Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin