NovaĵojSalutu kiel uzanto |
Esperanta-ĉeĥa vortaro de HronĈeĥa firmao Lang Soft Korytná, kiu produktas softvarajn vortarojn inter la ĉeĥa kaj aliaj lingvoj per programo Translator, prilaboris similan vortaron ankaŭ por Esperanto. La bazo estas vortaro de Josef Hron, kiu disponigis senpage sian dosieron, tial la firmao ankaŭ senpage disponigas la vortaron en la reto. La programo ebligas serĉi la vortojn en ambaŭ direktoj. Interesatoj povas elŝuti la vortaron je la adresoj http://www.langsoft.cz/slovnikesperanto.exe kaj http://www.esperanto.wz.cz/Esp07.htm#Novinka. La vortaro enhavas ĉirkaŭ 170 mil vortojn. |
|
| Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin |