NovaĵojSalutu kiel uzanto |
La lasta intervjuo kun Claude Piron aperas en "Heroldo", lia historia letero al Waringhien en LFAntaŭ semajno Claude Piron respondis al la intervjuo de la nova redaktorino de “Heroldo de Esperanto”, Aneto Muhlemann. Se por la 24-jara redaktorino temis pri la unua intervjuo por HdE, neniu povis imagi ke ĝi estos la lasta por la 76-jara verkisto (plumnome Johán Valano), prelegisto, tradukisto, psikoterapiisto kaj eĉ kanzonisto (lia unusola kasedo “Frandu piron” estas daŭre mendebla ĉe LF-koop). La intervjuo aperas en la unua paĝo de la unua numero de HdE en 2008: ĝi pritraktas precipe la rilatojn inter esperanto kaj pacamaj sentoj. Claude Piron mem, en letero sendita al Gaston Waringhien en la epoko de la debato pro “La bona lingvo”, antaŭvidis sian subitan morton. Kvankam praktikanta romkatoliko, en tiu letero li montras kredon en reenkarniĝo. La letero (kaj la respondo de Gaston Waringhien, ankaŭ ĝis nun ne publikigita) aperos baldaŭ en “Literatura Foiro”, en ekskluziveco. [laŭ HeKo 345, 24 januaro 2008] |
|
| Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin |