NovaĵojSalutu kiel uzanto |
Programaro de Pola RadioKaraj Radioamikoj: ĉi-semajne en niaj ĉiutagaj E-elsendoj diversprograme speguliĝis la trista informo pri la forpaso de unu el niaj plej popularaj verkistoj, pedagogoj, prelegantoj, Claude Piron. 1) Jam ĵaŭde – la 24-an de januaro – ni laŭtprezente memorigis la enkondukon al unu el liaj plej popularaj libroj “La Bona Lingvo” (1989; la 2-a eldono 1997). 2) Vendrede, la 25-an de januaro ni diskonigas la bibliografian noton de Claude Piron, kiun enhavas la Gazetaraj Komunikoj de UEA el la 24.01.08. Konforme al la antaŭanonco tiutage ni interparolas kun Germain Pirlot pri lia plej nova listo de oficialaj E-kursoj en Universitatoj kaj aliaj altlernejoj. Ĝi estas jam konsultebla en la retpaĝaro de SAT-Amikaro kaj en la TTT-ejo de UEA 3) Sabate, la 26-an de januaro nia sonmagazino “Esperanto ekspreso” estas tutece dediĉita al la forpasinta Claude Piron. Ia. el nia arkivo ni prezentas la lastan interparolon faritan de ni kun Claude Piron kaj Nikolin dum la jubilea festo “Bulonjo 2005”. Antaŭ la sonmagazino ni invitas al unu el la plej belaj polaj urboj en la sud-orienta Pollando, Sandomierz. 4) Dimanĉe, kiel ĉiam, la “Leterkesto” donas al ni la okazon danke konfirmi la korespondajn reagojn venintajn al nia E-Redakcio de Pola Radio. Ĉiam interesas nin opinioj pri la bildo de Pollando, kiun ricevas niaj aŭskultantoj pere de niaj programoj, pri tio kiel ili riĉigas, kompletigas (aŭ ne) la konojn pri la nuntempa Pollando. Ni scivolas ankaŭ ĉu kaj kiel niaj E-elsendoj servas al vi por ĝui la ĉiutagan esperantolingvan medion? Pro ĉiuj reagoj kaj leteroj ni anticipe dankas! Ni atendas ilin ĉe la adresoj: esperanto (ĉe) polskieradio.pl aŭ barbarinella (ĉe) gmail.com Sed memoru, ke ankaŭ dumsemajne ni klopodas pretigi allogajn programerojn. Lunde ni parolas pri Pollando en Eŭropo kaj en la mondo ĉefe laŭ la ekonomia vidpukto, merkrede ni proksimigas la polajn sociajn problemojn, en la ĵauda programo speguliĝas aferoj ligitaj kun la pola kultura vivo kaj kunlaboro. Marde tamen la ĉefan atenton ni donas al la E-Gazetaro. Do aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! http://www.polskieradio.pl/eo/ kaj http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml Sufiĉas, se per la dekstra butono de via muso vi klikos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti ĝin. Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio |
|
| Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin |