NovaĵojSalutu kiel uzanto |
Pola RadioKaraj Radioamikoj, 1) Vendrede, la 08-an de februaro nia antaŭmikrofona gasto estas Katalin Kovats, kun kiu ni renkontiĝis en la ĵusaj tagoj lige kun la interlingvistika kursaro en Poznañ. Tie ŝi gvidis metodologian kurson kaj tio estas ia. la temo de nia interparolo. Evidente ni ankaŭ parolas pri la TTT_ejo: edukado.net Cetere por la 2-a parto de tiu iom ampleksa interparolo ni invitas jam post unu semajno. 2)Sabate, la 09-an de februaro nia antaŭmikrofona gasto en la sonmagazino estas Claude Longue-Epee lige kun vastaj gazetaraj eĥoj, ke inter la kandidatoj por la paca Nobel-premio estas ankaŭ UEA kaj Esperanto. Sed ni ankaŭ ia. donas la atenton al la antaŭnelonge okazinta E-ekspozicio en la Eŭropa Parlamento. Antaŭ la sonmagazino ni invitas al Nowy Targ, la pitoreska urbo en la antaŭ Tatry-montoĉena regiono. Grava administra, ekonomia kaj turisma centro. 3) Dimanĉe, kiel ĉiam, la “Leterkesto” donas al ni la okazon danke konfirmi la korespondajn reagojn venintajn al nia E-Redakcio de Pola Radio. Ĉi-semajne ni konfirmas ne sole la elektronikajn mesaĝojn. La ĉiutagajn E-elsendojn vi povas aŭskulti rekte per nia paĝaro: http://www.polskieradio.pl/eo/ Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la paĝon http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml Esperanto Redakcio de Pola Radio |
|
| Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin |