esperantujo.org
Novaĵoj Diskutoj Mia paĝo eLibrejo
Blank

Novaĵoj

Salutu kiel uzanto

Uzanto:

Kodvorto:

Registru vin kiel uzanto!

Libroeldonado en Esperantujo. Jaro 2007

Laŭ la rubriko “Laste aperis” de la revuo “Esperanto”, en la pasinta jaro surmerkatiĝis 184 libroj, iom malpli ol averaĝe, tamen ili estis pli ampleksaj, kaj la paĝosumo (31 mil 183 paĝoj) estas la plej granda post 2001. Inter la eldonistoj plej supras slovaka esperantisto Stano Marček, kiu eldonis 11 diverslingvajn versiojn de sia rekta-metoda lernolibro. Ĉi tiujn kaj aliaj interesajn faktojn oni povas legi en la statistika revuo “Nia libroproduktado en 2007”, verkita de ruslanda ĵurnalisto Aleksander Korĵenkov. Lia teksto, aperinta en la februara kajero de “La Ondo de Esperanto”, estas legebla en la retejo de “La Ondo” http://www.esperanto.org/Ondo/ en la rubriko “Novaĵoj”.

Aleksander Korĵenkov, 2008-02-09

0 komentoj
 
  Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin