esperantujo.org
Novaĵoj Diskutoj Mia paĝo eLibrejo
Blank

Novaĵoj

Salutu kiel uzanto

Uzanto:

Kodvorto:

Registru vin kiel uzanto!

Novaj filmetoj de Varsovia Vento!

Varsovia Vento proponas al vi en la libera tempo spekti la duan rememoron pri la novjara kaj junulara Ago-Semajno, kiu okazis inter la 27a de decembro kaj la 2a de januaro en Malborko, Pollando. Apud laste enretigitaj filmetoj pri AS ‘2007 kaj pri la SenPrograma Renkontiĝo, kiu sekvis somere en Callosa d’en Sarrià, Valencilando, ĉe Varsovia Vento elŝulteblas krome la 30a Elsendo, podkasta radio-programo de nia klubo, de kiu vi ekscios pli multe da renkontiĝaj detaloj pri AS, kaj tio ĉio en etoso de multlingvaj kantoj, kiujn la partoprenantoj prezentis dum Kultur-Lingva Festivalo, malfermita aranĝo-tago por la loĝantaro de Malborko. Bonan spektadon, aŭskultadon kaj rememoradon! Varsovia Vento: www.viavento.org Filmetoj pri AS’2007 kaj spr!: http://www.viavento.republika.pl/aktuale/vvfilm.htm La 30 Elsendo de Varsovia Vento: http://www.viavento.republika.pl/aktuale/sonmaterialoj.htm

Ireneusz Bobrzak, 2008-02-11

0 komentoj
 
  Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin