esperantujo.org
Novaĵoj Diskutoj Mia paĝo eLibrejo
Blank

Novaĵoj

Salutu kiel uzanto

Uzanto:

Kodvorto:

Registru vin kiel uzanto!

Marjorie Boulton akceptis la kandidatecon por la literatura Nobel-premio

Per letero adresita al la sekretario de la Esperanta PEN-Centro Ljubomir Trifonĉovski, kaj alia adresita al la revuo “Literatura Foiro”, d-ino Marjorie Boulton ĵus akceptis la kandidatigon, fare de la Esperanta PEN-Centro, al la literatura Nobel-premio. La informo pri la rezulto de la referendumo inter la legantoj de revuo “Literatura Foiro” multe ĝojigis ŝin, kaj certe helpis al ŝia resaniĝo (ŝi konvaleskas post enhospitaliĝo).

[informo surbaze de HeKo 347, 4 marto 2008]

Redakcio de revuo Literatura Foiro, 2008-03-05

0 komentoj
 
  Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin