NovaĵojSalutu kiel uzanto |
Pola Radio semajnfineVendrede 28an Marto: Maciek Jaskot pri interlingvistika konferenco en Ukrainio. Sabate 29an Marto: D-ro Wlodzimierz Opoka, lige kun la okazonta en julio en Krakovo kongreso de esperantistaj medicinistoj. Dimanĉe: Leterkesto.- Marde: Trarigardo de la E-gazetaro. Auskultu au elŝutu: http://www.polskieradio.pl/eo/ kaj http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml Karaj Radio-geamikoj, senĉese ni memorigas, senĉese interesas nin viaj opinioj pri la bildo de Pollando, kiun vi ricevas pere de niaj programoj, pri tio kiel ili riĉigas, kompletigas (aŭ ne) la konojn pri la nuntempa Pollando. Ni scivolas ankaŭ ĉu kaj kiel niaj E-programoj servas por ĝui la ĉiutagan esperantolingvan medion. Tiuj informoj servas al ni instigante al senĉese laŭeble altnivela laboro; ilia enhavo servas ankaŭ dum niaj renkontiĝoj kun reprezentantoj de la opinikreaj medioj en Pollando, sociaj agantoj, politikistoj. Skribu al: esperanto (ĉe) polskieradio.pl aŭ barbarinella (ĉe) gmail.com Kompleta teksto, kliku sur SCE |
|
| Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin |