NovaĵojSalutu kiel uzanto |
Radio EsperantoHodiaŭ, la 7an de aprilo aperis la sesa Esperanto-podkasto el Kaliningrado, ekde nun kiel “Radio Esperanto”. En ĉi tiu sonprogramo, prezentita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, estas jenaj programeroj: 1. Enkonduko 2. Kultura vivo en Kaliningrado 3. Esperanto-novaĵoj 4. Andreas Künzli pri la “Fundamento de Esperanto” http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov08-18.htm 5. “Ĉevala familinomo”: rakonto de Anton Ĉeĥov http://www.esperanto.org/Ondo/Rn-che02.htm 6. “Kreska sun’” de D-ro Kverkradiko: Esperanto-versio de fama usona kanzono “Radio Esperanto” estas aŭskultebla: http://la-ondo.rpod.ru/ Oni povas aboni la podkastojn: http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml Bonan aŭskultadon! |
|
| Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin |