esperantujo.org
Novaĵoj Diskutoj Mia paĝo eLibrejo
Blank

Novaĵoj

Salutu kiel uzanto

Uzanto:

Kodvorto:

Registru vin kiel uzanto!

IJK 2009 en Liberec'

Internacia Junulara Kongreso en la 2009-a jaro okazos en la Ĉeĥa urbo Liberec’ – tian decidon de la TEJO-Estraro anoncis merkrede vespere Vildana Delalić, estrarano por kongresoj.

La kongreson organizos ne unu, kiel kutime, sed tri Landaj Sekcioj. Temas pri la Ĉeĥa, Germana kaj Pola Esperanto Junularoj, ĉar Liberec’ situas en la regiono, kie kuniĝas landlimoj de tiuj tri landoj.

Nomo de la urbo rolos ankaŭ kiel temo de la 65-a IJK kaj ĝin la organiza teamo intencas pritrakti diversflanke. Komencante de tradiciaj liberecoj formiĝantaj ekde apero de la homa civilizo, kiel ekonomia, religia, aŭ pli vaste spirita liberecoj, trabsirante al demokratio, kiun formas ekzemple persona libereco aŭ libereco en ĵurnalismo kaj finante per relative novaj aspektoj de libereco, kiuj sekvas modernigon de la “globa vilaĝo”. Kaj temas ekzemple pri konfronto de kopirajtoj kun libereco en programara mondo.

Dum la kongreso okazos ankaŭ diversaj ekskursoj, interalie al la ĉeĥa ĉefurbo Prago. Apartan atenton valoras doni al la fakto, ke IJK ankoraŭ neniam okazis en Ĉeĥio.

La junulara kongreso okazos inter la 18-a kaj 25-a de julio 2009, do rekte antaŭ la Universala Kongreso en Bjalistoko.

LukiZ, 2008-04-10

0 komentoj
 
  Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin