NovaĵojSalutu kiel uzanto |
Efektivigita la 63-a sendo de la Kampanjo "Esperanto en la Bibliotekojn"Estis jxus efektivigita la 63-a sendo de la kampanjo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, en Rio de Janeiro, Brazilo, “Esperanto en la bibliotekojn”. Cxi-foje temis pri la Publika Biblioteko Benedito Leite, en la urbo Sao Luís, sxtato Maranhao, al kiu oni sendis la jenajn librojn: - Esperanto sem Mestre, de Francisco Valdomiro Lorenz; - Homaranismo, a Ideia Interna, de Délio Pereira de Souza; - Esperanto Conversacional, de Jair Salles; - Dicionario do Principiante, de Sylla Chaves; - Poesias Escolhidas do Brazila Esperanta Parnaso, de S. Chaves e Neide Barros Rego. - Rompitaj Flugiloj, de Kalil Gibran; - La Alienisto, de Machado de Assis; - La Horo kaj la Vico de Augusto Matraga, de Guimarães Rosa; - La Morto kaj la Morto de Kinkas Akvobleko, de Jorge Amado; - Iracema, de José de Alencar. La kampanjo estas subtenata de libervolaj mondonacoj de kelkaj brazilaj esperantistoj, kiuj kontribuas por iu specifa fonduso kreita tiucele. Informis: Aloísio Sartorato Rio/Brazilo |
|
| Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin |