esperantujo.org
Novaĵoj Diskutoj Mia paĝo eLibrejo
Blank

Novaĵoj

Salutu kiel uzanto

Uzanto:

Kodvorto:

Registru vin kiel uzanto!

La Esperanta PEN asembleos en Vilno

Esperanta PEN-Centro (la sola asocio de esperanto-verkistoj agnoskita ekster Esperantio) havos sian ordinaran Asembleon en Vilno la 28an de majo 2008, okaze de la Ĵurnalista Kongreso organizata de Litova Esperanto-Asocio. Pro la kongresa programo, eblas ke la Asembleo kunsidos ankau la postan tagon; la sidejo mem estos saloneto en la kongresejo, aŭ surloke komunikota de la PEN-sekretario, Ljubomir Trifonĉovski; same pri la preciza kunvenhoro.

En la tagordo interalie estas la renovigo de la Komitato (mandatofine), la partopreno en la PEN-mondkongreso (Kolombio) kaj en WALTIC (beletrotradukista konferenco en Stokholmo), la venontjara internacia konferenco en Ĉaŭdefono, la kandidatigo de Marjorie Boulton por la Nobel-premio (kun la propono ke tio ripetighu sen plia interna referendumo), la kunlaboro en tri PEN-komitatoj (por la paco, pri lingvaj rajtoj, de verkistinoj).

En Vilno fizike ĉeestos preskaŭ triono de la membraro: Tomasz Chmielik, Aleksander Korĵenkov, Perla Martinelli, Bertil Nilsson, Giorgio Silfer kaj Ljubomir Trifonĉovski.

[la informo aperis unue en HeKo 350, 18 aprilo 2008]

Redakcio de revuo Literatura Foiro, 2008-04-18

0 komentoj
 
  Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin