esperantujo.org
Novaĵoj Diskutoj Mia paĝo eLibrejo
Blank

Novaĵoj

Salutu kiel uzanto

Uzanto:

Kodvorto:

Registru vin kiel uzanto!

Radio Esperanto

Hodiaŭ, la 25an de aprilo, aperis la sepa podkasto de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando):

- Enkonduko

- Kaliningradaj novaĵoj

- Esperanto-novaĵoj

- La maja kajero de “La Ondo de Esperanto”

- Ĉu vesti sin ĉemize: Vortoj de Komitatano Z

- Interlingvistikaj studoj en UAM

- Denove batalo por la germana: Vide el Bruselo de Dafydd ab Fergus

- Recenzo de “La Infana Raso” de Willliam Auld (kun sonfragmento)

- Studi en NASK

- “Feliĉa mondo”: muzika saluto de Natalia Striĵnjova

La programon unuafoje enkondukas gvidas kaliningrada kantistino Natalia Striĵnjova (pardonu la neperfektan prononcon); parolas ankaŭ Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov, Aleksej Korĵenkov, Andrej Peĉonkin—kaj William Auld (fragmento el la disko “La Infana Raso” eldonita de LF-Koop).

Aŭskultu: http://la-ondo.rpod.ru/

Abonu: http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml

Aleksander Korĵenkov, 2008-04-25

0 komentoj
 
  Programaro / aspekto: © 2006 Janko Luin